Civila religio

La termino civila religio estas politika koncepto uzata de pensuloj kiel Benjamin Franklin, George Washington kaj Jean-Jacques Rousseau, kaj ĵus rekuperita de la usona sociologo Robert Neelly Bellah, por determini la religian aspekton de la politika vivo de difinita kulturo.

La ĝeneva verkisto Jean-Jacques Rousseau uzis la terminon «civila religio», en la 8a ĉapitro de la Kvara Libro de sia verko Pri la socia kontrakto (1762), por kontraŭi la religiajn valorojn establitajn de la kristanismo al tiuj kiuj devus hegemonii en la civitanoj de ŝtato por ebligi la daŭrecon de la socia kontrakto, aplikitaj de la suvereno kaj garantioj de la socia kohero.

Tial la praktiko de tia religio permesos la personan kredon de la individuo, sed sen rezigni sian statuson de civitano, sed male elstarigante siajn devojn. Por tio, oni devas establi kelkajn dogmojn kiuj permesos tian ekvilibron:[1]

  1. Bellah, Robert N. (1967). «Civil Religion in America». Journal of the American Academy of Arts and Sciences 96 (1): 1-21. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2005. Konsultita la 4an de Novembro 2021.
  2. Meyer-Dinkgrafe, Daniel (2004). European Culture in a Changing World: Between Nationalism and Globalism. Cambridge Scholars Press. ISBN 1-904303-33-1. p. 30
  3. Juergensmeyer, Mark (2003). Terror in the Mind of God: The Global Rise of Religious Violence. University of California Press. ISBN 0-520-24011-1. p. 245
  4. Shanks, Andrew (2000). God and Modernity: A New and Better Way to Do Theology. Routledge (UK). ISBN 0-415-22188-9. p. 29

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne